Helveta Respubliko

Helveta Respubliko
12-a de aprilo 1798 – 19-a de februaro 1803

historia lando • Napoleona ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 664 832
Ŝtat-strukturo
coins of the Helvetic Republic
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
RÉPUBLİQUE HELVÉTİQUE

La Helveta Respubliko deklariĝis la 12-an de aprilo 1798 post la okupo de la teritorio de la malnova Svisa Ĵurkomunumo fare de la trupoj de Napoleono. Ĝi ekzistis nur 5 jaron ĝis la 10-a de marto 1803. La Helveta Respubliko estis kvazaŭ eksporto de la franca revolucio al Svislando. Per la Helveta Revolucio ĝi metis finon al la feŭda kaj ofte tirana regado de la nobelaj dinastioj de la malnovaj lokoj Glaruso, Ŝvico, Urio, Obvaldo kaj Nidvaldo kaj de la urboj Lucerno, Zuriko, Berno, Bazelo kaj Friburgo, kaj de la Princabatejo Sankt-Galo.

La ĝis tiam servutaj teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo per la Helveta Revolucio liberiĝis de jarcenta tiraneco. La homoj en la kamparaj vilaĝoj starigis liberecarbojn kaj bonvenigis la francajn trupojn de Napoleono kiel liberigantojn. Estis deklarita la Helveta Respubliko kiel unua nedisigebla tutsvisa ŝtato. Kiel administraj subdividoj estiĝis tuta serio de novaj kantonoj kiaj Kantono Linth, Kantono Säntis kaj Kantono Baden, tute laŭ la franca modelo. Tiun ĉi epokon de la svisa historio oni nomas kutime Helvetikon.

Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando kaj por ĉiam influegis la svisan ŝtaton. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis konstitucion kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleono restariĝis por kelkaj jaroj la malnova Svisa Ĵurkomunumo, sed dum Eŭropo militis en 1848 preskaŭ ne rimarkite de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna Svisa Konfederacio, kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de federala ŝtato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search